Mon (lingvo)

Mon (lingvo)
lingvo • moderna lingvo
Monic
Parolantoj 850 000
Skribo Old Mon script
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 mnw
  Glottolog monn1252
Angla nomo Mon
Franca nomo môn
vdr

La lingvo mon (Mon ဘာသာမန်Pri tiu ĉi sono listen, birme မွန်ဘာသာစကားPri tiu ĉi sono listen, taje ภาษามอญPri tiu ĉi sono listen) apartenas al la aŭstralazia lingvaro kaj estas parolata de 1 miliono da homoj[1] apartenantaj al la Mon-popolo kiuj loĝas en Birmo (Mjanmao) kaj Tajlando. La lingvo mon estas minacata lingvo, ĉar la pli juna generacio - sub forta socia premo - pli kaj pli ekuzas la birman lingvon[2]. Male al plej multaj aliaj lingvoj en la regiono, la lingvo mon ne estas tona lingvo. La alfabeto de la lingvo mon havas 35 konsonantojn, inkluzive de vokalo traktata kiel konsonanto.

La lingvokodo estas Mon [mnw] ISO 639-3[3]. Ĝiaj parolantoj ĉefe loĝas en la birmaj subŝtatoj Kajino, Mon kaj Tanintharyi (Tenasserim).

  1. (en) Raymond G. Gordon jr.: Mon. A language of Myanmar. In: Ethnologue. Languages of the world. 15-a eldono. SIL Internacia, 2005 (Memento de la 3-a de julio 2019 en Interreta Arĥivo), Ethnologue.
  2. (en) Dr. SM: The Mon Language (An Endangered Species). Monland Restoration Council (mrc-usa.org (Memento de la 7-a de aprilo 2013 en WebCite)
  3. (en) Mon [mnw], Ethnologue

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne